Esperanto-buŝmaskoj

Buŝmasko iĝis certe la simbolo de la jaro 2020 – ĉu ni ŝatas tion aŭ ne. Antaŭ jaro por multaj neimagebla, nun deviga tutmonde. Estas klare, ke indas protekti kaj sin mem kaj la aliulojn – do jen, kial ne fari tion kaj samtempe dume varbi por Esperanto? 🙂

Tial E@I proponas por vi ĉiuj unikajn Esperanto-buŝmaskojn! Haveblas 5 malsamaj, sed tre allogaj aspektoj, ĉiu kun la ĉefa mesaĝo: “Esperanto”. Elektu la ĝustan, la plej taŭgan por vi kaj mendu en ĉi tiu paĝo. Ne forgesu: la masko estas ĉi-jare tre taŭga donaco – ĉu al viaj amikoj, familianoj, membroj de via Esperanto-asocio aŭ klubo. Granda avantaĝo ankaŭ estas, ke eblas mendi plurajn (eĉ multajn) maskojn, kaj ne pagi altajn sendokostojn – maskoj estas malpezaj, do eniras multaj al malpeza pakaĵo. Do jen, eble al kutima kristnaska poŝtkarto ĉi-jare alpaku al Esperanto-amikoj aldone Esperanto-buŝmaskon! 😉

Niaj maskoj estas dutavolaj, mane produktitaj (kudritaj) en Slovakio, de surloka produktanto en la urbeto Partizánske, kie ni (E@I) situas. Grafikaĵojn por ili pretigis itala Esperantisto, la kreinto ankaŭ de retevent.com, Edoardo Nannotti.

Kialoj por aĉeti

Vi protektas vin kaj la aliajn
Vi varbas por Esperanto
Taŭga Kristnaska, Novjara aŭ alispeca donaco
Per la aĉeto vi subtenas E@I (kaj ĝiajn projektojn)